La Ponto de la Golfo Jiaozhou (aŭ Ponto de Qingdao Haiwan) estas 26,7 km longa ŝosea ponto en la provinco Ŝandongo de orienta Ĉinio, kiu estas parto de la 41,58 km longa Projekto de Konekto de la Golfo Jiaozhou.[1] La plej longa kontinua segmento de la ponto estas 25,9 km longa.[3], igante ĝin unu el la plej longaj pontoj en la mondo.
La ponto estas T-forma, kun ĉefaj enirejoj kaj elirejoj en Huangdao kaj la distrikto Licang de Qingdao. Branĉo al la insulo Hongdao estas konektita per duondirekta T-vojnodo al la ĉefa interspaco. La ponto estas desegnita por povi elteni severajn tertremojn, tifonojn kaj koliziojn de ŝipoj.