Goldin Financo 117

Veldita ŝtala tubo uzata en la konstruaĵo Tianjin 117

Goldin Finance 117, ankaŭ konata kiel China 117 Tower (ĉine: 中国117大厦) estas nubskrapulo sub konstruo en Tjanĝino, Ĉinio. La turo estas atendata esti 597 m (1 959 ft) alta kun 117 etaĝoj. La konstruado komenciĝis en 2008, kaj la konstruaĵo estis planita por esti kompletigita en 2014, iĝante la dua plej alta konstruaĵo en Ĉinio, superante la Ŝanhajan Mondan Financan Centron. La konstruado estis haltigita en januaro 2010. La konstruado rekomenciĝis en 2011, kun kompletigo taksita en 2018. La konstruaĵo estis kompletigita la 8-an de septembro 2015,[7] tamen ĝi estas sub konstruo nuntempe.